70 Jaroj de Esperant0 Asocio Sao Paulo (EASP)
Hodiaú, la 27-an de majo, okazis kortusha celebro en la urbo São Paulo, Strato Gabriel Pizza 433. Sepdek kvin geesperantistoj kunvenis por festi la 70-jaran jubileon de Esperanto-Asocio de San-Paúlo. Je la 15-a horo la Prezidanto Genildo Coelho malfermis la kunsidon per alvoko al chiuj pri la signifo de nia movado kaj pri la neceso teni la torchon ardanta. Li emfaze invitis chiujn al la shtata kongreso de EASP en la urbo Ribeirão Preto, en oktobro 2007. Paulo Sergio Viana prelegis pri la jubileo, omaghante la pionirojn, analizante la sukcesojn kaj malsukcesojn en la historio de EASP kaj stimulante la cheestantojn plani la estontajn jardekojn surbaze de lernitaj lecionoj. José Tenório surekrane montris fotojn pri eventoj che EASP, en la daúro de ghia historio. Poste Tenório lanchis la verkon de Gilbert Ledon “Sprite kaj Spite”, kiu enhavas kolekton da artikoloj de la fama franco aperintaj en la revuo “Monato”. Renato Corsetti, Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, sendis al la evento kortushan mesaghon, kiun oni same projekciis sur ekranon kaj laúte legis (vidu foton). La evento finighis per bongusta luncho.
67-a – Esperantista Renkonto en la Paraíba Valo.
Chirkau 66 homoj cheestis en agrabla etoso. Ni auskultis belajn prelegojn kaj informojn pri la proksima Brazila Kongreso de Esperanto en Rio, pri poezio kun Sylla Chaves kaj Neide Barros, pri gramatiko, pri feminismo. Ni ludis per kvizo, ni auskultis kanzonojn.
Komencantoj ekzercighis en aparta loko (sub arbo!), kaj oni vendis librojn, diskojn kaj lotumis donacetojn.
Tradução:
67-o Encontro de Esperando do Vale do Paraíba.
Cerca de 66 pessoas compareceram ao evento com um astral bem positivo. Todos escutaram belas palestras e informações sobre o próximo Congresso Brasileiro de Esperanto, que ocorrerá no Rio, poesia, com Sylla Chaves e Neide Barros, gramática e também feminismo. Todos participaram do Quiz (jogo de perguntas e respostas) e escutaram canções em Esperanto.
Os iniciantes exercitaram-se em um local separado (debaixo de uma árvore!). Foram vendidos livros, CDs e ainda foram dados brindes aos participantes.
Abaixo, as fotos do evento.

No comments yet
Feed de comentários deste artigo